k o s o r y l o v k a  e o
HANKISMOJ
"La pugo de Hank" estas bela eta parablo kiun pastro Jim Huber kreis kiel parto de sia retpagxo "Mi estas ateisto cxar Dio diris al mi ke Li ne ekzistas". Tio estas diable ridinda rakonteto. Uzante la rakonton pri iuj adeptoj de Hank (Hxenk) pregxantaj cxe la sojlo de lia pordo Huber mistifikas nin kaj igas pensi ke la rakonto aludas pri io, kaj poste demandas, pro kio ni opinias, ke gxi aludas pri io ajn. Sed ni komprenas pli bone, kaj ni volas transporti Hank'on kaj lian pugon en alian dimension de interpreto. Ni komencu de standarda KRISTANA FUNDAMENTALISMA Henkismo kaj iru pluen. Se via konkreta religio ne gxuis ankoraux la plezuron esti konvertita en Henkismon, bonvolu informi nin. Hxankon!
AVERTO: tio estas satiro kaj sekve ne cxiam respegulas aktualecon (kaj tute ne cxio estas ridinda). Do, se vi ne akceptas malbonajn sxercojn pri religioj, ne legu plue. Estu mem via propra cenzuristo. Kaj memoru - mi estimas cxiujn religiojn samkiel la mian propran.
KRISTANA FUNDAMENTALISMO - Kisu la pugon de Hank kaj Li donos al vi milionon da dolaroj post kiam vi foriros el la urbo. Se vi ne kisos Lian pugon, Li elfrapos la tutan merdon el vi.
KATOLIKISMO - Hank donos al vi milionon da dolaroj post kiam vi foriros el la urbo se Li ekvolos. Ni opinias, ke se vi kisos la pugon de Hank, viaj sxancoj ricevi la monon plibonigxas, tamen pri tio decidos sole Hank. Krome, Li povas elfrapi el vi la tutan merdon antaux Li donos al vi milionon da dolaroj. Interalie, ni havas belajn antikvajn domojn kiujn vi povas uzi por kisi la pugon de Hank.
PROTESTANTISMO - Bone, neniu devigas vin kisi la pugon de Hank, sed vi tutegale kisos, se vi kredas Lin. Se vi ne kredas Lin, Li elfrapos el vi la tutan merdon post kiam vi foriros el la urbo. Se vi vere kredas Lin, Li donos al vi milionon da dolaroj kiam vi foriros el la urbo.
ISLAMA FUNDAMENTALISMO - Kisu la pugon de Hank kaj Li donos al vi milionon da dolaroj kiam vi foriros el la urbo. Se vi rifuzos, NI elfrapos el vi la tutan merdon kaj ecx forpelos vin el la urbo.
MALFORTA ATEISMO - Kiu estas tiu homo Hank? Mi neniam vidis lin. Mi opinias, ke vi, geknaboj, simple inventis lin!
MORMONISMO - Se vi kisos la pugon de Hank, Li donos al vi milionon da dolaroj post kiam vi foriros el la urbo. KROME, se iu ajn el viaj parencoj estas jam foririnta el la urbo, Li donon milionon da dolaroj ankaux al ili! Interalie, ni havas belajn modernajn domojn kiujn vi povas uzi por kisi la pugon de Hank, se vi donos al ni iom da mono.
JUDAISMO - Bone, ne kisu la pugon de Hank, tio ne estas mia problemo. Li ne donos al vi milionon da dolaroj ecx se vi kisos Lian pugon. Kaj se Li intencos elfrapi el vi la tutan merdon, tio okazos cxi tie, en la urbo.
FORTA ATEISMO - Hank ne ekzistas, kaj nenio estas ekster la urbo. Forigu min el cxi listo.
RASTAFARIANISMO - Hank estis cxi tie pasintsemajne, mi kisis Lian pugon, sed pro iu kialo Li foriris el la urbo kaj donis nenion al mi. Bone, mi prefere fumu iom da "herbajxo".
DIANETIKO - Vi igxos simila al Hank tuj post kiam vi ellernos kisi vian propran pugon (tion ni instruos al vi kontraux modesta pago), kaj poste vi povos doni al vi mem milionon da dolaroj. Se vi mokos nin dum ni kisas niajn pugojn, ni elfrapos el vi la tutan merdon cxar ni estas admirindaj.
DISKORDIANISMO - Rigardu! Hank jxus kisis mian pugon! Pardonu, tio estas nur akno. Rigardu! Floroj! Ho, mi eraris, tio simple estas miliono da dolaroj.
UNITARIANISMO - Hank 101: Ni helpas al vi ekkoni pri cxiuj homoj nomigxantaj Hank, kiuj povas ekzisti aux ne ekzisti, kaj pri la maniero akiri la milionon da dolaroj se tiu miliono ekzistas. Ni disputas pri diversaj metodoj kisi la pugon de Hank kaj aparte atentas pri finigxintaj eksperimentoj.
KONFUCEISMO - Kisu la pugojn de viaj parencoj kiuj estas jam foririntaj el la urbo, kaj iam viaj nepoj kisos la vian.
DAOSISMO - Cxiuj pugoj kaj cxiuj dolaroj estas partoj de la granda Unuo.
HINDUSISMO - Vi povas kisi la pugon de Hank, aux pugon de Sue (Sju), aux/kaj la nazon de Bob. Se vi foriros el la urbo kaj neniu donos al vi milionon da dolaroj, vi eble devos reveni al la urbo kaj kisi ankoraux ies pugon.
NACIO DE ISLAMO - Ni estas markitaj per steloj, do ni povas korekte kisi la pugon de Hank. Tiuj, ne markitaj per steloj, estas malbonaj homoj, ili neniam ricevos milionon da dolaroj.
BUDHISMO - Hank lasis milionon da dolaroj en via domo. Vi povas trovi la milionon da dolaroj nur se vi forgesos, ke gxi estas en via domo.
I CXING - Persiste kisadu la pugon - sekvos ricxeco.
WICCA (WIKKA) - Kisu la pugon de Hank unufoje, kaj Li kisos la vian trifoje.
SATANISMO - Por diablo, kisu la pugon de knaH!
CXIELA PORDO - Hej, ni jxus vidis preterveturantan auxton de Hank. Ni TUJ forveturas el la urbo por aligxi al Li.
ZEN-BUDHISMO - Cxu vi volas teon?
ATESTANTOJ DE JEHOVO - Dek mil homoj en tiu cxi urbo kisas la pugon de Hank, sed nur 144 el ili ricevos milionon da dolaroj post kiam Hank forbruligos la urbon, kio, ni kredas, okazos vere baldaux. Jen, prenu la brosxuron, gxi priskribas pri kio mi temas. Morgaux ni venos por paroli al vi denove.
KRISTANOJ DE NOVA EPOKO - Vi estas Hank. Vi havas milionon da dolaroj, sed vi forgesis pri tio pro la vundo kauxzita de via ortodoksa (katolika k.t.p. - enmetu vian religion - trad.) edukado. Mia nova ciklo de seminarioj helpos al vi rememori kie vi kasxis gxin.
SUBGENIO - KISU VIAN PROPRAN PUGON! "Hank" estas EKSTERTERANA KOSMA BANKISTO el la planedo de SEKSDIINOJ kaj ... vi jam sxuldas 30 dolarojn.
SINTOISMO - Hank estas en la parko, inter arboj. Vi devas promeni kaj kisi Lian pugon, cxu kredas vi, aux ne, ke Li estas tie. Se vi estas heroo, aux vi estas fama, vi povas sxangxi vian nomon al "Hank" post kiam vi foriros el la urbo, kaj post io vi povas reveni al la parko, kaj urbanoj kisados vian pugon.
El la angla tradukis Alekseo Guljajev
26/12/1999