k o s o r y l o v k a   e o

LULKANTO

 
Dormu, mia eta filo.
Jam ekdormis pedofilo.
Dormu, mia knab', sen tim' -
morgaŭ estos vi viktim'.

Batu via kor' en brusto!
Kuŝos vi en la arbusto.
Ho, malĉasto kaj malprud'!
Tio ne plu estas lud'.

Li vin kaptos je la brakoj.
Vin ĝuigos ĉi atakoj.
Devus esti ja invers'!
Ĉu vi emas al pervers'?!

Mia filo, dormu dolĉe!
Resobriĝu via vol'! Ĉe
l'arbustaĉo damna kuŝ'
kaŭzos merdon en la buŝ'.

Vi lascivon kaj volupton
pelu for! Atendu nupton.
Tiam da la scioj sum'
transformiĝos je seksum'.

Humidiĝas la ingveno?
Ĉu vin logas eĉ pingveno?!?!
Mi vin portu, en real',
al la psika hospital'.

Tie oni vin kuracos.
La anim' senŝtorme pacos.
Reflaviĝos la urin'.
Vi ekpensos pri virin'.

Ve! Ne pensu pri l'fratino!
Sed eskapu de l'rutino.
Ĝi vin fuŝas sen rezerv'.
Klinge akras via nerv'.

Dormu! Haltu cerb-rumoro!
Nokto estas por amoro,
sed ne nur ja! Kia ĝen'!
Tuj gluiĝu al kusen'!

Petolulo mia, dormu!
Viajn ŝatojn vi reformu!
Viaj ŝatoj sekas tro.
Mi ne volas honti pro!

Mi vin ŝlosos en la tankon!..
...Ĉu ekdormis vi? Nu, dankon.
Ronku softe, ho etul' -
vin ne manĝu muŝ' kaj kul'.

Dormas pedofil' profunde.
Masoĥist' ĉemuras hunde.
El tombejo kun trankvil'
jam foriris nekrofil'.

Tuta mondo jam en lito
kuŝas: turko, ĉino, brito,
meksikano, svedo, pers'...
Eble, estas lasta vers'?

Ne. Apenaŭ estas lasta.
Mondkoncepto nia hasta
nin ne lasas fini nun.
Ho, da pekoj niaj tun'!

Uf! Softiĝis la terglobo.
Homofilo, homofobo -
ĉiuj dormas ĝis maten'.
Iru ankaŭ mi. 
                   Kurten'.


14-18.11.2003