k o s o r y l o v k a  e o
MALTAŬGAJ PENSOJ
la aŭtoroj: Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj
vidu ilian foton
sendu al ili retmesaĝon
Estis uzitaj kelkaj ruslingvaj vortoj, ili estas transskribitaj.
Kun forta kortremo ni tralegis alvokon de la antaŭorganizantoj de la Universala Kongreso (UK) en la jaro 2007. Hura!
Ni decidis esplori la eblecon okazigi ĉi aranĝon en nia lando. Tamen la ĉefa problemo evidentiĝis jena: pri kiu lando temas. Vi povus tuj diri: "Baf, kia absurdaĵo! Certe ni loĝas en RUSIO!" Sed ne! Ĉar laŭ PIV (eld. SAT, 1987, paĝo 946, linio 50) RUSIO estas "Unu, la plej grava, federa respubliko de SovetUnio". SovetUnio jam ne plu ekzistas, do tio signifas, ke ni jam loĝas en iu alia lando. Samtempe laŭ PIV, (la sama eldono, p.406, lin. 44) i-sufikso havas ankaŭ sciencan sencon: agronom-i-o, psikolog-i-o, rus-i-o... Ĉu scienco kiu esploras rusojn?
Do, ĉar nia lando ne estas unu, "la plej grava" sed jam sendependa, sekve, laŭ PIV (la sama eldono, p.946, lin. 58) , ni loĝas en RUSUJO. Sed laŭ PIV (la sama eldono, p.946, lin. 46 k 58), ĉefurbo de RUSUJO estas Peterburgo kaj la landon regas caroj, kaj ĝenerale ĝi estas imperio. Ĉu vi sentas ian kontraŭrevolucian fiodoreton?
Samtempe kelkaj esperantistoj opinias ke ni loĝas en RUSLANDO, kvankam laŭ PIV (la sama eldono, p.946, lin. 44 kaj 58) RUSLANDO estas "lando en Eŭropo, inter Karpatoj kaj Uralo, la Blanka kaj la Nigra maroj". Interalie "inter Karpatoj kaj Uralo" situas ankaŭ partoj de Hungario kaj Slovakio, kaj preskaŭ komplete la sendependa Ukrajno. Kaj krome necesas demandi, se ni efektive loĝas en RUSLANDO, do kio pri la postUrala spaco, nome Siberio, Nordio kaj Fora Oriento? Ĉu eble tiuj regionoj estas jam alia lando?
Rememoru ni alian, tre gravan opinion. En la libro "Lingvaj respondoj" (eld. Sezonoj, 1999) de s-ro akademiano S.Pokrovskij, en la paĝo 25 ni povas legi ke A.Abault opinias: "sufikso -istano funkcias kiel la sufikso -io: ĝi estas same internacia kaj uzata en praktiko de ĉiuj lingvoj...". Tiamaniere ni venas al la kvara formo por la nomo de nia lando: RUSISTANO!
Kaj, fine, ni povas iri laŭ la plej moderna vojo kiun al ni montras Hindio. Unuanime ĉiuj hindianoj, konforme al siaj lokaj kutimoj, decidis, ke en Esperanto oni nomu ilian landon "Barato", kio laŭ PIV (la sama eldono, p.95, lin. 51 k p. 390, lin 90) estas estas iom strange. Se ĉi vojo estas akceptebla, ni proponas la idealan solvon de la problemo "Rusio-Rusujo-Ruslando-Rusistano". Ni komencu uzi la vorton "SOVOKO" por nomi nian landon - ja tio estas alternativo kaj kompromiso por ĉiuj!
Do, ek al UK-2007 en Sovoko!
ĉapelsvingante viaj, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
Tra la tuta rusia historio ruĝfadene trairas kelkaj plej gravaj demandoj. Inter la vere ĉefĉefaj estas: Kiu kulpas? Kion fari? Ĉu vi estimas min? Ĉu vi estos la tria?
Hura: ankaŭ rusia E-movado havas sian la Plej Gravan Demandon: kiel diri en Esperanto vorton "tumboĉka"?
Jen konciza historio de ĉi demando. La etapan problemon enmondigis altestimata s-ro Georgij Vladimiroviĉ Kokolija (vicprezidanto de REU, ĉefredaktoro de REGo, partopreninto de UK-2000), kaj pro tio ni esprimas al li apartan grandegan dankon. Ĉi tiu por la tuta movado grava demando unuan fojon sonis dum la OkSEJT-35 (Jelec, 1994). Ni memoras kiel G.Kokolija rekte kaj sentime demandis la ĉeestintan publikon: "Ĉu iu scias kiel diri en Esperanto "tumboĉka"? Kaj ekde tiu momento nia socio falis en profundegan krizon. La komenca etapo de tiu problemo rapide supekreskis infanecajn provojn de rektaj elrusaj tradukoj. Multfoje plej lingve spertaj famuloj kunpuŝiĝis en ardaj diskutoj, sed la rezulto estis ĉiam la sama: neniu sukcesis traduki la simplan plaĉan rusan vorton "tumboĉka". Kelkaj eĉ diris, ke ili ĝuste antaŭ la OkSEJT vidis la vorton en iuj vortaroj, sed (kia koincido!) jam forgesis. Finis la diskutojn kaj lanĉis la duan etapon (ni nomu ĝin "scienca") faris s-ro la tiama Ananjin (nun: Grigorjevskij, prezidanto de REU, eksa volontulo de TEJO en Roterdamo). Ni eĉ povas eltiri el la memorruinoj la gloran momenton. Estis diskutrondo pri SEJM-aferoj en la manĝejo de la tendaro. Dum iu eta paŭzo en la konversacio, nemalvaste konata s-ro P.Fiŝo, sinturnis al A.Ananjin kun La Demando: "Ĉu vi scias kiel diri en Esperanto "tumboĉka". Kaj la Andreo, fosante paperojn kaj tute pretere, respondis: "Kredenco". Ĉiu ĉeestinto de ĉi interparolo (eĉ interparoleto) tuj post La Vorto sentis ke kvazaŭ iu pezego falis for de la animoj. La postaj tendaraj tagoj trapasis sub la signo da La Kredenco. Ĝuste tiu kaŭzo puŝis rusian esperantologion laŭ la nova vojo. Multaj personoj eĉ ekdeziris lerni Esperanton. Sed nelonge daŭris la trankvila periodo de nia vivo. Aperis en niaj vicoj personoj kiuj semis dubemon kaj skismon, kaj tiuj kamaradoj (kiuj certe ne estas niaj kamaradoj) kun perversita pensmaniero eĉ insistas ke en PIV vorto "Kredenco" havas iun alian, tute ne taŭgan sencon. Sed ni firme respondas al tiuj niaj kvazaŭaj samkupeanoj: kiu verkis vian PIVon? Kiu legis tiun PIVon? Kaj, finfine, kiu vidis tiun PIVon?
La tria etapo dume ne komenciĝis, kaj ni esperas ke ĝi efektive ne komenciĝos. Ni, rusiaj geesperantistoj, volas scii: kiel diri en Esperanto vorton "tumboĉka". Ĝis nun neniun varianton krom "Kredenco" ni konas, kaj ĉi varianto plene kontentigas nin. La deziro scii ĉi tiun vorton superplenigas niajn animojn, kaj tial ni postulas de la insistuloj pri ne-tumboĉka-a signifo de la vorto "Kredenco": diru al ni la korektan (laŭ vi) varianton. Ni tuj ekuzos ĝin. Sed la insistuloj silentas post ĉi demando. Do, neglektu ni ĉi deklarojn kaj plu opiniu ke la Respondo al La Plej Grava Demando de rusia E-movado estas ĝuste "Kredenco". Ni ne permesu al diversaj livaj kamaradoj fendi nian altmoralan E-socion.
Amike viaj, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
Diletanteco - spirita stato de tiu, kiu serĉas
nur sian plezuron en la sciencaj aŭ artaj okupoj,
neniel celante veron aŭ ĝeneralan utilon.
P.I.V. pĝ.190
La Fina Venko neniam okazos. Almenaŭ en Rusio. Povas esti en la tuta mondo ĝi iam finfine okazos, sed nian landon ĝi nepre evitos. Kaj tio okazos ne laŭ kaprico de la Sorto, sed ĉar ni ne bezonas ĝin.
Kiel diris estimata Partos: "Mi batalas ĉar mi batalas". Rilate al rusia E-movado ni povas diri: "REU aktivas ĉar ĝi aktivas". Kial ni tiel konkludas?
Jen kial.
Nia la plej mallaŭta kaj la plej nerimarkebla organizaĵo REU tute hazarde riĉiĝis. En Moskvo oni organizis SAT-kongreson. La aranĝo estas tutmonde fama, kvankam ties kvanto de la partoprenintoj egalas al malgranda OkSEJT. Tamen ni parolu ne pri tutmondaj aranĝoj, sed pri REU-umado. Iel-tiel okazis, ke iu parto de la profito post la kongreso iris al REU. Verdire tio estas kunĝojinda novaĵo, ja la mono ĉiam ne sufiĉas, des pli por tiu aktivega organizaĵo kiel REU. Kaj la REU-estraro tuj ekkrizis. Laŭ nia opinio en la REU-estraro sidas bonaj homoj. Tamen ili (kiel estraranoj) neniam posedis tiom grandan sumon (interalie: kiom granda estis la sumo? kial ni, REU-anoj, ne scias tion?). Kion fari kun la mono? Ili pensis, pensis kaj subite elpensis: necesas eldoni librojn! Ni ne scias kiun helan kapon unuan fojon vizitis ĉi ideo, sed certe la kapo meritas jaman monumenton. Do, la problemo uzi REU-trezoron estis preskaŭ solvita. Sed, tuj la alian iom pli helan kapon vizitis demando: kiun libron eldoni? Vi, kara leganto, mirigite povas demandi: ĉu mankas en la rusia spaco aŭ eĉ en la tuta mondo, bonaj verkistoj aŭ bonaj verkoj indaj publikigon? Certe ne mankas, sed ili ne estas konataj al REU-estraranoj. Tamen revenu ni al niaj ŝafoj. Dum longa tempo la estraranoj estis premitaj per la malfacila elekto: kion eldoni. Certe ili povis eldoni ion faman aŭ gravan por la movado, aŭ eĉ por tuta Esperanto ĝenerale. Sed ili, la uroj de E-movado, bone memoras ekzemplon de Tipo-Litografio de H.Kelter, kiu iam situis lau adreso Varsovio, str. Novolinje ¹11. Ĉu vi memoras tiun faman presejon? Ni opinias ke ne, sed ĝuste en tiu presejo aperis la Unua libro de Zamenhof. La libron memoras (ni kredas) ĉiu el vi, sed la eldonanton ne, ve. Kaj la REU-spertuloj, konsiderante sorton de s-r H.Kelter, decidis eldoni ion bezonatan, sed ne tre. Por la eldonaĵo ne ombru la helajn kapojn de eldonistoj. Do, ili decidis eldoni E-lernilojn kaj diversaj librojn asistajn por E-instruado. Por momento ili enspiris libere kaj preskaŭ feliĉe, sed… Ĉiam aperas la aĉa "sed". Do, la trian helan kapon vizitis demando: kiun lernolibron eldoni. Laŭ nia opinio, la tria kapo estis iom superflua, ĉar ĉio jam estis tre bele. Tamen la estraro ĝuste pro tio nomiĝas estraro, ĉar kutimas estrari, t.e. solvi ĉiun problemon. De komence necesas danki tiun, kiu ricevigis al REU la monon. Dirite - farite, kaj jen ni povas aĉeti libron de s-ro N.L.Gudskov "Faktoj kaj kurtaj informoj pri Esperanto". Certe per unu libro neniu povas konservi sian spuron en historio, kaj la estraro eldonis lernolibron de Junusov kaj reeldonis la E-rusan Bokarev-vortaron. Tamen ni ne opinias, ke la eldonaferoj estas apogeo de nia estimata gvidantaro. Tute ne, ja la librojn necesas vendi. Verdire ni ne opinias, ke eldonado de la lerniloj estas vana afero. Verŝajne troviĝus iu persono, kiu almenaŭ ekscius pri Esperanto dank'al la libroj. Sed al tiu persono necesas la libron iamaniere enmanigi. Eblas la librojn disdoni al bibliotekoj kaj tie ĝin (teorie) povas uzi ĉiu deziranto; eblas la librojn prezenti dum iu foiro ekz. la Moskva libra foiro; eblas simple vendi ilin en diversaj librovendejoj. Sed la eldonantoj elektis la plej spritan vendmanieron. Ili komencis vendi la lernolibrojn de Esperanto inter esperantistoj, t.e. inter homoj kiuj jam (plej verŝajne) legis iun lernolibron de Esperanto kaj ĝuste pro tio estas nomataj esperantistoj.
Estas konata ŝerco, ke ĉiu sperta esperantisto iam nepre devas eldoni sian propran lernolibron de Esperanto. Ni ne volas nepre diri, ke multaj lernolibroj estas malbone. Sed estas domaĝe, ke la maloftega okazo eldoni iun vere BONAN libron en Esperanto, estas fuŝita. Ne kulpas Junusov aŭ Gudskov, kies libroj estis eldonitaj. Ne kulpas aliaj verkistoj, kies libroj ne estis eldonitaj. Kulpas REU, mallertege uzinta la monon.
Fine ni volas demandi vastan esperantistaron: Ĉu iu povas imagi, kion REU eldonos post la proponita UK?
Moroze viaj, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
P.S.: Interalie poezaĵojn de Iosif Brodskij, belege tradukitaj far M.Bronŝtejn, eldonos Flandra E-Ligo.
Antaŭ nelonge ni subite eksciis, ke fare de unu esperantisto el Sankt-Peterburgo, estas preparataj la grandaj Esperanta-Rusa kaj Rus-Esperanta vortaroj, kies leksikono ĉefe baziĝos sur la vortoj el PIV (Plena Ilustrita Vortaro).
Hura! Ni decidis iom priesplori la enhavon de la eldonotaj libroj, kaj kion ni trovis? Ke tie mankas amaseto da gravaj kaj utilaj vortoj! Foje ni jam dediĉis nian eseon al solvo de unu lingva problemo (vd. Kredenco", REGo N 2, 2000). Nun - denove, ni volas iom kompensi la eventualan mankon de la ontaj vortaroj. Ĉi-sube estas listigitaj kelkaj vortoj, rilatantaj al rusia E-movado, sen kiuj ne eblas imagi la modernan Esperanton. Parenteze estas indikitaj ekzemploj.
Kompreneble, ekzistas multaj aliaj sciindaj vortoj, sed por tiuj, bedaŭrinde, nun mankas spaco. Ni esperas ke la supremenciitaj vortoj eniros ĉiutagan parolon de esperantistoj en Rusio, kaj poste ili disvastiĝos ankaŭ tutmonde. Ho vivu la, vivu la, vivu la stel'!
optimisme viaj, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
Lastatempe ni pli kaj pli ne komprenas Esperanton. Ni eĉ komencis legi periodaĵojn por almenaŭ iom plibonigi niajn lingvoposedojn. Sed la legado nur pli malfaciligis la situacion. Por almenaŭ iom savi nin, ni eĉ ekinteresiĝis pri la Fundamento de Esperanto. Ne helpis. Kaj finfine ni faris la lastan paŝon - ni rigardis vortaron. La PIV-on. Eĉ PIV ne helpis. Verŝajne tio jam estas diagnozo: ni ne konas la alfabeton de Esperanto. Tamen io flustras al ni, ke ne ĉio glatas en tia teorio. Io flustras, ke ne ni kulpas. Io flustre, sed firme konsilas al ni: kontrolu, ĉu ekzistas kontraŭ-Esperanta komploto. Kiu komplotas? Ni ne scias. Ĉu idistoj, ĉu volapukistoj, ĉu idiom-neŭtralistoj, ĉu pazigrafiistoj aŭ iuj aliaj? Ni ne scias, sed io, certe, estas. Ekzemple rigardu la lastan (5/2001) numeron de "La Ondo de Esperanto", la trian paĝon. Ĉu vi komprenas pri kio ni atentigas? Jen ankaŭ vi vidas, ke oni komplotas. Ni tion tuj komprenis kiam tralegis la artikolon "Ĉu ni bezonas la Akademion?". En la artikolo iu [renato corsetti] rakontas pri la Akademio de Esperanto. Kaj tiu kaŝita antiesperantisto sentime malkovras nomojn de la aliaj kunkomplotantoj: [miguel guttierez-aduris], [jorge camacho], [bertil vennergren] kaj multaj aliaj. Inter ili estas du personoj, kies prapatro estis prikantita en la Mahabarato. Inter la "fiakademianoj" estas eĉ nia eksa samlandano Boris Kolker. Estimata sinjoro Kolker, ne permesu vin trompi! Lasu tiun aĉan Akademion, en kiu anoj eĉ ne konas la alfabeton de Esperanto. Ja ni scias, ke vi konas ĝin, ni vidis viajn instruilojn, kompilitajn dum vi loĝis en Ufa. Aŭ ĉu ankaŭ vi jam komplotas?
Ĉu restas ie krom ni esperantistoj, fidelaj al la Unua Libro? Geamikoj! La friponoj, la idistoj-volapukistoj ne venkos. Ni ne uzu la aĉajn kromesperantajn literojn! Ni savu nian lingvon, kaj forbalau la kotaĵon ekster nian domon!
Ĉu vi povas imagi kiom arogas tiuj fi-lologoj? Jen kion ni tralegis en "Sub stelo rigida", versokolekto tradukita de Baldur Ragnarsson kaj eldonita en la fama serio "Stafeto": "La islandaj literoj ? kaj ?/? havas proksimume la samajn sonojn kiel th en la angla think kaj there respektive; presejoj, kiuj ne disponas tiujn tipojn, ordinare anstataŭigas ilin per Th/th." Huraaaa! Oni permesas al ni ne lerni islandan lingvon kaj anstataŭigi ĝin nur per la angla! Dankon (kun profunda sinklino)! Estimataj akademianoj, kiun lingvon ni devas lerni por kompreni ankaŭ kiel legi la nomojn Sabira Stahlberg (ĉu la svedan?), Yamasaki Seiko (ĉu la japanan?), Flora Szabo-Felso (ĉu la hungaran?), Aini Vaaraniemi (ĉu la finnan?), ktp? Ni ĝojas, ke almenaŭ por kompreni la nomon de nia samnomulo L.Zamenhof ni bezonas nur Esperanton. Sed ĉu ni plu bezonus Esperanton, se ni ellernus ĉiujn aliajn lingvojn? Evidente ne.
Sed ni posedas nur Esperanton (iam ellerninte ĝin) kaj la rusan (denaske). Interalie, en la rusa oni komence skribas la rusan skribon de nomo kaj nur poste, en krampoj, aldonas koncernan nacian varianton. Ekz. Viljam Ŝekspir (William Shakespeare), Ĵan-Batist Moljer (Jean-Batiste de Moliere). Sed verŝajne rusoj pli estimas sian lingvon kaj legantojn. Ve, pri esperantistoj ni ne povas konstati la samon. Ni ne kredas, ke William Auld (evidente, necesas prononci [viljam auljd]) estimas nin, vin, viajn E-amikojn kaj eĉ la lingvon mem. Kaj por pruvi ĉi tiun opinion ni donas al vi plian fakton: ĉi tiu ŝajne-Viljam Auljd (William Auld) donacis sian bibliotekon al la Nacia Biblioteko de Skotlando (Edinburgo). Do, ĉio estas klara: ĉiu vizitanto de la biblioteko povas senprobleme en klara kaj kara angla lingvo legi sur la librokovriloj "William Auld" kaj neniu demandos, kiu li estas, ĉar estas klare presite "William Auld". Kaj ĉiuj tuj komprenos, ke li estas elstara skota verkisto (ial verkanta ankaŭ en Esperanto). Imagu, kia malglataĵo povus okazi, se estus skribite "Viljam Old": neniu komprenas pri kiu oni skribas, tuj aperus malfacilaj demandoj pri tiu persono, pri la lingvo, ktp. Certe estas pli facile uzi la anglan.
Estimataj samideanoj, gardu nian karan lingvon, ja ĝi estas bela, klara kaj bona. Ne kredu al tiuj, kiuj parolas pri malpotenco de Esperanto. Ne kredu al tiuj, kiuj opinias, ke iliajn nomojn ne eblas transskribi en Esperanto. Ne permesu al malkleraj, sed tro sin-amantaj personoj malpurigi nian lingvon.
Estimataj redaktoroj (ni parolas ne nur pri s-ro Korĵenkov el "La Ondo de Esperanto") provu almenaŭ formale estimi Esperanton, ĉar vi malkredigas legantojn pri potenco de la lingvo kiun vi elektis por redakti.
Altestimataj Akademianoj, ni ne kredas, ke kiam vi komencis lerni Esperanton, viaj instruistoj ne rakontis al vi pri la alfabeto de Esperanto. Provu rememori ĝin.
Kaj ĉiuj esperantistoj, ne forgesu, ke vi estas adeptoj de la lingvo, kiu jam havas sian riĉan historion kaj kulturon. Ne provu ŝanĝi lingvon, kiun kreis ne vi, kaj kiun bonuzas multaj personoj sen via enŝoviĝo. Ne vi estas la unuaj kaj ne vi estas la lastaj. Ni volas, ke niaj infanoj komprenu nin kaj librojn, kiuj estas en niaj hejmaj bibliotekoj, uzante nur 28 zamenhofajn literojn.
Ĉiam estimantaj vin, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
Jen…
…Ni sidas.
Ni multas?!
Ni ĉiuj?!?! aŭskultas?!?!?!
Bronaelo Mikŝtejn.
OkSEJT tamen okazis. Ĝis la lasta momento neniu kredis ke ĝi okazos, sed "neniuj" estis malpravaj. Okazis. Tempas ekkrii nian tradician: "Hura!". Sed: ĉi tio estus bone, se ĉio estus bone. Reale estas inverse.
En la antaŭa numero de REGo estis publikigita artikolo de s-ro Jurij Karcev, en kiu li interalie priskribis la situacion ĉirkaŭ REJM, kiu (mis)traktis la E-klubon de Uljanovsk. Bedaŭrinde ni ne konas s-ron Karcev persone, tamen ni supozas, ke li estas normala homo, t.e. ĝentila. Sed, evidente, tro delikata. Tial li ne skribis tion, kion li eble volis skribi. Provu ni fari tion, tamen restante same ĝentilaj.
REJM-komitato absolute kompromitis sin per la agado por (sed reale - kontraŭ) ĉi-jara OkSEJT. Ĝi nuligis la tendaron apud Uljanovsk pro ekstreme nekompreneblaj kialoj. La unua - netaŭga loko. Eble la loko vere estis netaŭga. Sed! Ja la eventualan tendarejon vizitis nur unu komitatano, kaj pere de tiu unu, la aliaj (hejme per leter') ekhavis tiom firman opinion, ke ne taksis necesa konsideri la opinion de la lokanoj. Poste REJM ekplendis pri tro serioza temo por OkSEJT, nome "Esperanto-historio".
Nu, serioza organizaĵo agas serioze. Ni rigardu plu: tuj REJM-komitato ekserĉis alian lokon, sed ne trovis (certe), kaj ne povis trovi ĝis la lasta momento. Kaj logike, ke REJM-komitato serĉis "sian lokon" ie laŭeble plej proksime al si, t.e. apud Ivanovo. Fakte por simplaj esperantistoj (t.e. ne REJM-komitatanoj) estis konstanta streĉo: jen ĉiuj prepariĝis veturi al Vladimir, jen al Ivanovo, jen al Kostroma... Finfine oni certiĝis: apud Kovrov (Vladimirskaja provinco). Nu, ni ĵus skribis - "logike", sed fakte estas paradokse. Ja kia principo estas tradicie sekvata en SEJToj? Diverseco de geografiaj lokoj. Rememoru ni almenaŭ la duan duonon de 1990-j jaroj, nome en kiuj urboj estis okazigitaj niaj tendaroj: Jelec (1994) - Taganrog (1996) - Volgograd (1997) - Ĉeboksary (1998) - Tiĥvin (1999) - Ivanovo (2000). (Pri tri lastaj OrSEJToj eĉ superfluas mencii: Krasnojarsk - Tomsk - Tjumenj.) Tiamaniere esperantistoj, kiuj ne estas tre riĉaj, almenaŭ unu fojon en 2-3 jaroj ne devis tro longe vojaĝi por atingi OkSEJTon. Sed kio nun? Sen iu ajn evidenta kialo nuliginte la tendaron apud Uljanovsk, REJM-komitato malhavigis la eblecon partopreni la OkSEJTon al pluraj geesperantistoj el Ĉuvaŝio, Tatario (kaj tio okazas dum kiam ĉi regiono egege bezonas iun puŝon por E-revigliĝo!), Uljanovsk mem, Samara… Kaj por uralanoj kaj siberianoj Uljanovsk estas sendube pli proksima, ol Kovrov, kiu eĉ por moskvanoj ne facile atingeblas (tamen ne pro distanco, sed pro maloportuneco de la situo de Kovrov). Tiel OkSEJT-41 perdis plurajn partoprenontojn. Kaj anstataŭe jam la duan fojon sinsekve OkSEJT okazas en preskaŭ la sama terpeco - do Ivanovo, Moskvo kaj malmultaj aliaj regionoj denove havas la avantaĝon.
Sed nu bone, eble REJM havas la sanktan celon definitive aktivigi la movadon en ĉi tiu "avantaĝigita" regiono. Sed tiukaze viaj agoj kongruu al viaj vortoj, tio signifas ke se vi rifuzis de la tendara temo pri E-movado, do vi rifuzu (uĥodja - uĥodi). Sed ne, kaj ni kun nia hororo meze de julio eksciis, ke REJM invitas nin ĉiujn al OkSEJT, kies temo estas "Verda Ĝardeno", do ĝuste la sama temo, kiun REJM tiom aŭdace malakceptis, kiam temis pri Uljanovsk. Tio estas super homa kompreno. Onidire, tamen, malmultaj programeroj dum kovrova OkSEJT havis rilaton al la temo, sed tio ĉi-aspekte ne gravas (kvankam ankaŭ tio sendube ION pruvas).
Ni plene aliĝas al la vortoj de s-ro Ju.Karcev, kiu skribis en sia artikolo: "REJM ion volas, sed ĝi ne scias, kion". Gravas, ke ĉi-jara sperto almenaŭ parte sciigu kaj konsciigu al REJM, kion ĝi volas.
Kaj fine jene. Unu nia reta konato plusendis al ni retpoŝtan mesaĝon pri OkSEJT, kiun verkis kaj dissendis iu konata esperantisto. Citindas du frazoj: "Sed mi vere kompatas la organizontojn de sekvaj tendaroj. Ilia tasko por kontentigi la publikon ege malfaciliĝis (oni tro rapide alkutimiĝas al io bona)". Pri la unua frazo ni povas komenti ke organizantoj de ajna serioza E-renkontiĝo estas kompatindaj. Sed pri la dua… Unser Gott! Our Lord! Nia Dio! Boĵe naŝ! Kiom naiva estas la verkinto de la cititaj frazoj! La tasko de organizontoj de sekva OkSEJT vere plifaciliĝis (ja oni ankaŭ tro rapide alkutimiĝas al io malbona): de nun se ili (la organizontoj) anoncos pri la urbo, datoj kaj temo de sia tendaro almenaŭ duonjaron antaŭ komenciĝo de la tendaro, ili jam estos taksataj kiel bravulegoj kaj herooj! Ja oni ne rememoras nun, ke anonci sekvan tendaron ĝuste antaŭ ses-sep monatoj estas la normo, sed ne antaŭ tridek naŭ tagoj…
stupore, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
P.S. Ni reatentigas, ke nia retpoŝta adreso estas funkcianta, kaj ni kun plezuro ricevos viajn mesaĝojn: eble vi ne konsentas pri io? Ni pretas al diskuto! Se vi ne havas aliron al retpoŝto, vi povas skribi paperan leteron al la redakcio. La ĉefredaktoro plusendos ĝin al ni.
L-j.L-j.Z-j.
Antaŭ unu jaro aperis la unua numero de REGo. De la komenco en la gazeto enestas rubriko "Maltaŭgaj pensoj", gvidata de Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj. Ĉi-foje vi legos intervjuon kun L.L.Zamenhofoj, kiuj decidis por legantoj de REGo klarigi siajn poziciojn kaj resumi sian laboron.
Kiel aperis la titolo de via rubriko?
Kiam ni la unuan fojon ekdiskutis la problemon de la rubriktitolo, ni konstatis, ke la verkotaj tekstoj estos nek raportaj, nek recenzaj kvazaŭliteraturaĵoj. Tio ne estas ies oficiala vidpunkto - nur niaj privataj pensoj. Kaj pri "maltaŭgaj"… Ni decidis, ke ĉi tiu vorto estas la plej bona, ĉar ĝi trafe montras la lokon de niaj artikoloj: ili ne estas SENtaŭgaj ĝenerale, sed MALtaŭgaj por kelkaj personoj aŭ situacioj…
De kie originas via pseŭdonimo?
La pseŭdonimo aperis sufiĉe hazarde. Ĝi devis esti facile memorfiksebla, kaj samtempe ne stulta - ekzemple, ni havis elekton inter "Fratoj Karamazov" kaj "Nimfanoj", sed, ĉar "Nimfanoj" (tudy iĥ v kaĉelj) estis triopo, ni finfine decidis, ke "Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj" estas la plej bona varianto. Ni esperas, ke la nomo estas konata por multaj esperantistoj, kaj ne pli banala ol ekz. P.P.Maŭro aŭ Unuel.
Kian ĝeneralan celon havas via rubriko?
Estas la plej serioza demando. Ni konstatis, ke en Rusio oni EGE ofte simple interflustriĝas en anguloj, estante malkontenta pri io, sed samtempe nenion laŭte diras (en ajna formo). Oni timas kritiki la "moŝtulojn", opiniante, ke se homoj ĝenerale ion faras, do ili ne estas tuŝeblaj. Tamen ja estas. Ni (kun)organizis plurajn kaj tutlandajn, kaj regionajn aranĝojn, kaj ni tre bone memoras, kiom da "strobiloj" falis sur niajn kapojn, kiam ni vere havis fiaskon. Kaj la kritikintoj estis pravaj. Same nun - erarantoj devas esti atentigataj pri siaj misfaroj. La celo de "Maltaŭgaj pensoj" estas ĝuste tia - ke oni klare vidu verajn (ne elpensitajn!) mankojn. Ni, diference de kelkaj aliaj kritikuloj, ja havas kaj organizan, kaj movadan sperton por fari ĉi tiun laboron ne arbitre. Por atingi sian celon ni elektis gvidadon de konstanta rubriko. Neniam en almenaŭ postmilita E-gazetaro en Rusio (USSR) estis simila afero, kaj ni eĉ iom fieras, ke ni estis la unuaj.
Kial la tono de viaj artikoloj estas tiom venena, t.e. tro ironia kaj foje eĉ primoka?
Ĉar ĉi tiel la esenco pli bone kaptas la legantojn. Se nur kritiki - rezultiĝos tede. Se nur ironiumi - rezultiĝos stulte. Ni provas sekvi mezan varianton - kaj kritiki, kaj foje ŝerci. Sed samtempe ni ne permesas al ni ofendi iun persone (se tiel okazis - ni tutsincere pardonpetas).
Ĉu vere via agado havis iujn pozitivajn rezultojn?
Jes, certe. La unua rezulto (se sekvi kronologion) estis, ke nia artikolo pri "Kredenco", verkita, certe, plejparte ŝercmaniere, tamen elvokis ioman diskuton. S.Beznosko kaj B.Kondratjev levis kelkajn lingvajn demandojn, kiuj ne aperus sen nia artikolo. Kaj, parenteze, la problemo de tumboĉka daŭre restas nesolvita, laŭ ni.
La sekva, kaj plej granda atingo, estas ke dank'al nia artikolo oni eksciis, ke ekzistas preta libro de tradukoj el I.Brodskij. Tiutempe loko de ĝia eldono neklaris, sed pri Rusio oni ĉiukaze eĉ ne pensis. Nin iom indignigis, ke libro kun ruslingvaj poeziaĵoj, tradukita kaj preparita de rusia esperantisto (M.Bronŝtejn), estus eldonita eksterlande nur pro tio, ke en Rusio oni ne subtenis la projekton. Ĝuste tion ni menciis en nia artikolo. La rezulto estas, ke la libro eldoniĝis julie'2001 en Moskvo (eld. "Impeto").
Kaj krome, menciindas, ke post nia artikolo pri skribado de nomoj, almenaŭ en REGo oni komencis skribi ankaŭ prononcojn de alilingvaj nomoj kaj geografiaj titoloj.
Ĉu vi ne konsideras, ke vi prenis tro grandan respondecon, ekuzinte la pseŭdonimon
"Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj", ja mem Zamenhof estis nekompareble pli tolerema kaj bonkora.
Zamenhof jes, estis tolerema kaj bonkora. Ankaŭ Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj estas toleremaj kaj bonkoraj, sed alimaniere. Tia estas nia sinteno, tia estas nuna vivo, tiaj estas niaj temoj kaj ties roluloj. Sed ĉu vi certas, ke Zamenhof restus same bonkora kaj tolerema, se li vivus en nuntempa Esperantujo?
Kiel vi opinias, kio mankas al nuntempa Rusia E-movado?
Al ĝi mankas tre multo, sed inter plej gravaj aferoj - memoro. Organizantoj ĉiufoje surpaŝas la samajn rastilojn. Neniu memoras erarojn, kiuj estis faritaj eĉ antaŭ 1? jaroj, des pli - antaŭ 40 jaroj. Kaj alia nia problemo - unueco. La vasteco de Rusio, certe influas nian movadon, sed tio ne devas esti nia denaska nevuso. Sed ĉi tiu temo estas jam tro diskutita, kaj ni ne povas diri ion ajn novan. Ni do per niaj "Maltaŭgaj pensoj" provos ŝanĝi almenaŭ la pensmanieron de niaj sammovadanoj.
Kion vi ŝatas en REGo kaj kion ne?
REGo estas tre bona gazeto, de fojo al fojo ĝi fariĝas pli kaj pli bona. Ni opinias, ke REGo estas nia plej grava atingo dum lastaj jaroj (post IJK en 1995). Sed nun, kiam ĝi akiris jam certan (re)nomon kaj aŭtoritaton, tempas komenci filtri la venantajn materialojn. Foje aperas iuj superfluaj artikoloj aŭ aliaj kontribuoj, sen kiuj la gazeto ne suferus, aŭ eĉ pli - aspektus pli digne. Verŝajne eblas diri pri manko de la redakcia politiko. Sed de alia flanko tio signas maleston de cenzuro.
Kiujn planojn vi havas?
Ni havas ideojn, jen kelkaj. La ĉefa intenco estas daŭrigi rubrikon "Maltaŭgaj pensoj", ĉar ni supozas, ke E-vivo donos al ni temojn por verki artikolojn. Kaj ni ankoraŭfoje volas peti al ĉiuj: ne ofendiĝu pro niaj artikoloj, sed provu kompreni: ĉu eble vere io ne estas en ordo?
Alia nia projekto, nomata "Ili portas la torĉon", disvastigos la tradiciojn de "Maltaŭgaj pensoj", sed celos rakonti pri atingoj verŝajne ne tre famaj, sed gravaj kaj indaj famon. Do, verŝajne jen estas ĉio de nia flanko.
G.Arosev, V.Perepelica
r = 0,4 + 0,3 x 2n
Ticius-Bode (1766, 1772)
Post longa kaj profunda esploro de historio de E-movado en nuna Rusio ni malkovris strangan, sed tre gravan fenomenon. Ĝin eblas nomi "Regulo de la Lasta Aranĝo". Ĝia ĉefa trajto jenas: post ĉiu landgrava junulara aranĝo (OkSEJT, EoLA) la organizanta klubo eke malaktiviĝas. Ni tion pruvu, sekvante la kronologion.
1990 komenciĝis per EoLA en Volĵskij. Post la aranĝo la E-klubo de Volĵskij komencis sukcese morti. Sekvis OkSEJT en Ivanovo kaj rezulte la tendaro iĝis por multegaj jaroj la lasta aktiva ago de la fama kaj renoma klubo. Vi povas rememorigi al ni pri EoLAj en Ivanovo en 1994 kaj 1998, sed ĉiuj scias, ke ili estis realigitaj nur dank' al interklubaj teamoj, en kiuj preskaŭ tute forestis ivanovanoj.
En 1991 duoblan baton de la Sorto ricevis la E-klubo de Niĵnij Novgorod: EoLA (en NN mem) kaj OkSEJT (en la regiono) enbatis najlojn en la kovrilon de ties ĉerko. Nun niĵnij-novgorodanoj reaktiviĝas, sed preskaŭ jardekon ili nur ĉeestis, ne aktivis.
Poste estis 1992, kiam okazis nur OkSEJT apud Sankt-Peterburg. Post tiu jaro peterburganoj certe ne malaperis el la movado, tamen ilia agado estis sufiĉe marĝena kaj post IJK-51 ĝi eĉ tute ĉesis - same, ne por ĉiam, sed por multaj jaroj. Sed pri IJK ni parolos sialoke.
En 1993 okazis kaj EoLA (Ĉeboksari) kaj OkSEJT (Smolensk). Iliaj rezultoj estis ne tro malsamaj. Tiama E-klubo en Ĉeboksari estis sufiĉe efemera kaj pli similis al fantomo de klubo (la sola vere aktiva esperantisto estis A.V.Blinov), kaj tiel daŭris ĝis fondiĝo de JEAĈR. Smolenska E-klubo post OkSEJT ne plu vivas (en Smolensk okazis la unua StRIGo, sed ĝi estas plejparte merito ne de smolenskanoj).
1994 estis fortega bato kontraŭ la E-kluboj en Jelec kaj Lipeck, kiuj apenaŭ postvivis la plagon de OkSEJT: jelecanoj rekomencis vizitadi E-renkontiĝojn en 1998 (nur po-kelkope), kaj Lipeck ĝis nun restas absolute nebula por E-movado.
Kaj jen venis la fama 1995. En tiu jaro EoLA gastis en Kazanj, kaj OkSEJT ĉi-jare ne okazis, ĉar estis IJK. Ambaŭ aranĝoj estis etapaj. Ĝis nun kazananoj ne videblas en niaj rondoj. Ankaŭ IJK ne estis senspura. Post 1995 la junulara movado (en la nomo de SEJM) aktive ekstagnis.
En 1996 EoLA (interalie, ĝi estis la sola sufiĉe internacia) forigis el niaj vicoj minskanojn kaj eĉ Belorusion entute (ĉu iu povas rememori iun belorusian aktivaĵon de post 1996?). La samjara OkSEJT neniigis lastajn esperantistojn en Taganrog, kaj la ĉeforganizanto, plene elĉerpiĝinte post la tendara katastrofo, baldaŭ forveturis en Usonon por tie rekonsciiĝi.
Post 1997 volgogradanoj, kiuj ankaŭ pli frue ne estis ege aktivaj, timige eksilentis (tamen, fojfoje okazigante lokajn renkontiĝojn). EoLA, ĉar ĝi okazis eksterrusie (en Jalta), indulgis nin tiujare.
Pri EoLA en 1998 ni jam ĉion diris, sed ankaŭ ĉeboksaranoj montris sian kontraŭrenkontiĝan fortecon - OkSEJT ne sukcesis superi ilin. Efikis la granda sperto.
En 1999 la Sorton defiis Tiĥvin. La socialisma sistemo ne venkis la famegan E-klubon (en 1976 SEJT la unuan fojon okazis en Tiĥvin, spite al pluraj obstakloj flanke de la oficialuloj). Nur la fakto, ke en la tiĥvina klubo daŭre estas la samaj homoj, savis ĝin de abismo - la lokanoj estis tre bone harditaj. EoLA denove estis en Ukrainio (Kievo) kaj dank' al tio ni lerte evitis la plagon.
En 2000 EoLA gastis en Nabereĵnie Ĉelni. Heeej, kie vi estas, aktivuloj el la glora urbo ĉe la rivero Kama? OkSEJT estis preparita en Ivanovo fare de nova junulara E-klubo, kiu ankoraŭ estas "tro" juna, kaj eble tio gardas ilin.
Ĉi tie nia esploro finiĝas. Sed certe, la fenomeno indas pli atentan esploron. Certe, la Regulo de la Lasta Aranĝo aplikeblas (kaj eĉ aplikindas) ne nur al Rusio, sed al ĉiuj landaj movadoj. Tio signas ĝian mondskalan gravecon. Kaj ni esperas, ke en REGo ni legos pliajn ĉi-temajn esplorojn.
Samtempe inter legantoj de REGo povas aperi voĉoj, kiuj ne konsentas kun la Regulo. Oni povas diri, ke la Regulo estas nur koincido, sed faktoj estas faktoj. Kien malaperis multaj menciitaj kaj aliaj bonaj kluboj (kaj bonaj homoj!!) post organizado de landskalaj E-aranĝoj? Kien, respondu, kien?
Ĉiam zorgantaj pri vi, Ludovikoj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru
P.S: Kiucele ni tuŝis la ne tre bone aspektantan temon? Vidu, ke iuj personoj volas organizi UK en Rusio. Ĉu vi komprenis?
La homoj dividiĝas je du partoj. La unuan konsistigas homoj, havantaj eblon uzi retpoŝton, la duan - ne havantaj. Nia kara smeraldeca kolektivo estas la sama. Pluraj el ni (sci)povas uzi interreton. Kelkiuj eĉ - uzas. Kaj ĉiu el ni, almenaŭ unu fojon en la vivo, iun belan momenton estis kunpuŝiĝanta kun tre grava malfacilaĵo: kiun nomon elekti por sia retpoŝta adreso. Ĉi tiu problemo povas fariĝi ne malpli embarasa, ol elekto de nomo por infano.
Iuj elektas plej simplan vojon, kaj registras retadresojn laŭ sia nomo/familinomo/kromnomo (ni mencios nur la adres-nomojn, sen konkretaj serviloj): jelena, garik, oleg, mitjaj, belov, povorin, pavel_br, agouliaev, yuka. Ĉi maniero estas eble la plej ĝusta, sed certe - la plej enua. Aliaj iras alian vojon, jam pli interesan, farante retadresojn laŭ E-formo de sia nomo: mikaelo, nikolao, kveĉjo (ĉu samnomulo de Kventin Tarantino?), sanjeto, enjo, onjo, ronjo, sonjo, tanjo. Aprezinde.
Sed kelkiuj esperantistoj elektas alian metodon, prenante iujn ruslingvajn vortojn: ivanchaj, krysa2001 (evidente, la antaŭaj du mil krysa-j estis jam okupitaj), irga67 (senkomente), virus41082 (eĉ pli senkomente), general (malsprituloj asertas, ke temas pri la angla vorto kun la signifo "ĝenerala", sed ni ja scias, ke temas ĝuste pri "generalo"). Nepre atentindas, ke nur tre malmultaj esperantistoj prenas tiucele anglajn vortojn ("A potomu, ĉto patriotki" © Aleksandr S. Gribojedov).
Sed la menciita patriotismo fojfoje superas limojn. Ĉar la plej ofte renkontebla retpoŝta titolo estas iu Esperanta vorto. Eblas renkonti kion ajn! Diversaj animaloj: testudo, vesperto, heliko, salamandro, erinaco, mevo, katido, urso. Ĉu ni situas en menaĝerio?! Kreskaĵoj: floro, leontodo, lavendo. Jen vera verda ĝarden'. Diversaj objektoj, ligitaj kun la naturo: pluvo, suneto, sezonoj, oriento. Kaj sennombraj neklasifikeblaj aĵoj: elfo-5a, ĝojo, spegulo, amikeco, estro, adepto, rigoro, centro, biero (!), amoro (!!!). Sanktuloj! Kaj pli: benita, mateno, naskoj, kaj eĉ oni (aŭ eble estas la ruslingva "oni"?!). Ĉi alineon digne kronas du retadresoj: bonvenu kaj saluton. Uf, jen la fino. La kapo efektive povas ekŝanceliĝi.
Do, unue - bonvenu, poste saluton, kaj tie erinaco al vi proponos amoron kun testudo en iu mateno, kaj ĉi tion oni akceptos kun ĝojo. Poste okazos naskoj, kaj rezulte naskiĝos amikeco, kaj al via benita estro vi, adepto, donacos floron, kaj li regalos vin per biero. La okuloj ne kredas la vidatan, la oreloj ne fidas la aŭdatan. I'm going slightly mad*, kiel kantis "Queen".
Interese, kial neniu el la samideanoj ĝis nun konjektis registri jenan retadreson: per_esperanto_por_mondpaco_kaj_amikeco_ĝis_revido@retpoŝto.ru? Kiom ideoza estas Esperanto!
Cetere, pri Esperanto. Ĉi tiu povra vorto estas amase priuzata kaj okupas la unuan lokon en la ranglisto. Oni povas renkonti ĉi-sekvajn variaĵojn: esperanto@online.ru, esperanto@beep.ru, esperanto@mail.ru, esperanto@newmail.ru, esperanto@mail2000.ru sed ne nur! Iu tre volis iĝi esperanto, sed kovarda retprovizanto ne permesis havi tiom longajn titolojn, kaj rezulte fariĝis esperant. Fidela Kastro! Krome ekzistas esperanta, kaj iu malgaja petolulo eĉ kreis desperanto-n.
Ankaŭ ekzistas retadresoj kun malfacile kompreneblaj titoloj: ka2pink, ples, konobraz, neonrosl, vmel, imea, kaj eĉ mistera zrez! Ankaŭ ciferoj ne estis forgesitaj: serp20002000, oleg326756 (oni povas imagi, kiom da fojoj la povra posedanto provis registri diversajn olegojn, ĝis li atingis sian rezulton! Natura logiko sufloras, ke ne mapli ol 326 755 fojojn!).
La fama E-eldonejo "Impeto" longan tempon havis retadreson impeto-provizora. Oni jam antaŭĝuis ekscii ties veran retadreson, kaj jen la momento venis: impeto-moskvo. Tre longan tempon postulis la kompreno, ke "Impeto" troviĝas en Moskvo.
La konkludo, farebla post tiom da ekzemploj, povas esti nur ke ni, rusiaj esperantistoj, havas treege riĉan fantazion. Kaj, vi povas demandi, kiun retadresan titolon ni opinias la plej trafa? Bedaŭrinde, tiu ĝis nun ne ekzistas - sed eble nia sugesto plaĉos al iu. Do, faru retadreson kun simpla nomo: retadreso. Vi superos ĉiujn!
Virtuale viaj, Ludovikoj Lazaroj Zamenhofoj, zamenhofoj@mail.ru - jes, tiom neinterese
P.S. Cetere! Antaŭ kelkaj semajnoj ni eksciis, ke en franca urbo Erquy okazis iu renkontiĝo pri ekologio, sen-perforta vivmaniero, feminismo ktp. Kial ni citas tion? Ĉar la retadreso, ĉe kiu haveblis ĉiuj informoj, estas jena: kacujo@yahoo.fr.