k o s o r y l o v k a  e o
TAGLIBRO DE FJODOR
1 de marto.
Hodiaŭ ni havas la 1-an de marto. Mi decidis skribadi ne nur notlibron, sed ankaŭ taglibron. Ni pritostis1 ĉi aferon.
2 de marto.
Mi eĉ nenion memoras, kio hodiaŭ okazis. Estas ja domaĝe, ĉar mi volis ĉion enskribi detale.
3 de marto.
Hodiaŭ mi eniras necesejon, kaj tie surmure oni skribis: "Ĉi tie estis Agapov". Mi demandis ĉe Maksim: "Maksim, kiu Agapov ĉe ni estis?" Maksim diras al mi, ke hieraŭ gastis ĉe ni Agapov, rakontadis pri la milito, kaj mi ĉion notis kaj eĉ ploris. Mi rigardas - efektive, en mia notlibro estas notita: "Mi militservis en Germanio, en tia kazerno, kiu estis konstruita ankoraŭ dum la faŝisma invado. Foje mi deĵoras en manĝejo; la unua parto jam tagmanĝis, ni priservas la duan, formetas la manĝilaron. Subite alkuris iu germano el vilaĝeto, situinta apud nia kazerno. "Mi, - li diris, bezonas nur vian komandanton! Voku al mi komandanton!"
Nu, ni pensis, kaj vokis al li la komandanton. Kaj tiu germano rakontis, ke en lia vilaĝo konserviĝis iu germana arkivo, kaj en la arkivo estas dokumento, kie oni skribis, ke ĝuste ĉi tiu manĝejo estas minita, kaj devas eksplodi ĝuste hodiaŭ dum la tagmanĝo. Ĉu vi imagas? Jen ĉi tiun manĝejon, kie ni nun situas, la faŝistoj minis antaŭ dudek jaroj, kaj ili, fiuloj, intence kalkulis, ke ĝi eksplodu dum la tagmanĝo!"
Nu, la komandanto pensis, - kaj ordonis al ĉiuj forlasi la manĝejon. Kaj tuj post kiam ni ĉiuj eliris - ekis tia bruego! Post la manĝejo - kaj la manĝejo estis enorma, duonkilometre longa - restis nenio, eĉ korkeca ŝtoneto. Nur truego en la grundo proksimume cent metrojn profunda.
Nu, la truegon oni superŝutis, ĉion purigis, kaj konstruis sur la sama loko novan manĝejon. Kaj kion vi pensas? Pasis duonjaro - kaj denove la manĝejo eksplodis, je diablaj diabloj! Ĉu vi imagas, kiom forte oni minegis?!"
Jen, kiel evidentiĝis, kiun okazaĵon rerakontis al mi Agapov.
Mi tion relegis, kaj tuj kuris al la vendejo2.
4 de marto.
Hodiaŭ estas sabato. Ni prifestis tion.
5 de marto
De la mateno ni volis ion trinki.
Dirita - farita, ni trinkis rezultodone.
Alskribo de Vasilij: "Fjodor, kial vi reskribas el via notlibro tiom longajn rakontojn? Krome, skribu pli klare, ekzemple, anstataŭ "ni trinkis rezultodone" vi povus skribi "ni montris la postmanĝon3", aŭ eĉ pli simple: "vomis".
6 de marto.
Mi kaj Vasilij vetis: ĉu eblas ebriiĝi ĝis aŭtopiloto4 per seka vino "Morlo"? Li diris ke ne, sed mi gajnis tre rapide.
7 de marto.
Morgaŭ estos la 8-a de marto5. Ni tion prifestis.
8 de marto.
Ni prifestis la okan de marto.
9 de marto.
Ni prifestis la naŭan de marto.
10 de marto.
Vasilij venis kun bormotuĥa6, Pjotr - kun kosorylovka7. Ni faris koktelojn. Rezultiĝis nemalbone.
11 de marto.
Hodiaŭ ni aĉetis ses botelojn da kosorylovka. Ĉiujn ses do konsumis.
12 de marto.
Estas jam mezo de la marto, sed daŭre malvarmas. Por revarmiĝo de l'anim' ni trinkis nur kosorylovkan.
13 de marto.
Hodiaŭ estas dimanĉo. Ni kun grandegaj penoj8 trovis kosorylovkan.
14 de marto.
Matene Maksim per malforta-malforta voĉo vokis: "Fjodor! Fjo-o-odor!" Mi venis, diris: "Kion vi volas, Maksimĉjeto?" Li al mi: "Priumu9 ni iom da kosorylovka!" Mi decidis ne rifuzi.
15 de marto.
Venis Vasilij, kaj mi tuj ĉeporde diras:
- Basille! Kosorylovka ou la mort? [Bazilo! kosorylovka aŭ la morto? (franc.)]
Li paliĝis, diris:
- Kosorylovka!
Mi al li:
- Jen do!
16 de marto.
Ĉi-matene Vasilij ellitiĝis por iri al laboro, sed ekŝanceliĝis kaj falis. Mi kuris telefoni al Pjotr: "Pjotr! - mi diras, - Pjotr! Venu rapide, Vasilij malbonege fartas!
Pjotr ektimis kaj demandis: "Kion preni: portvejnon aŭ kosorylovkan?
Mi diris: "Prenu kosorylovkan!" Li ĵetis la aŭskultilon kaj ekkuris.
17 de marto.
Hodiaŭ mi diris al Maksim:
- Maksim, se ni ankaŭ hodiaŭ trinkados kosorylovka, ni malsaniĝos.
Li konsentis. Trinkis ni portvejnon.
18 de marto.
Matene mi diris al Maksim: "Maksim, vi faru laŭ via plaĉo, sed mi, ne indas kaŝi la pekon, decidis hodiaŭ ege ebriiĝi!" Maksim ŝultrofrapetis min kaj diris: "Ankaŭ mi!"
19 de marto.
Nenion mi memoras el la okazintaĵoj.
20 de marto.
Nenion mi memoras.
21 de marto.
Maksim, certe, estas bonkorulo, sed hodiaŭ li ege ofendis min. Mi finfine rakontis al li, ke mi volas fariĝi kosmonaŭto10, sed li komencis ofendi min. Pro la ĉagreniĝo mi treege ebriiĝis.
22 de marto.
Hodiaŭ Maksim denove estas malica. Li tiom insultadis, ke Pjotr diris al li:
- Maksim, ne nervoziĝu tiom, nervoĉeloj ne reaperas!
Maksim turniĝis kaj sovaĝe kriegis:
- Ne bedaŭru la merdon!
Poste li kaptis la botelon de la 33-a portvejno kaj tuj malplenigis ĝin. Ni dume eĉ ne estis je aŭtopiloto, sed li jam senkonsciiĝis.
23 de marto
Ĉi-matene Maksim vekiĝis kaj ekrigardis tra la fenestro. Ankaŭ mi komencis rigardi tra la fenestro - kaj tie estas la suno, varme, same kiel en vilaĝ, aŭ kiam mi lernis en lernejo - tiam estis samvarme.
Mi diris al Maksim:
- Maksim, ĉu vi vidas kiom estas varme, bone! Ĉiuj birdoj kaj bestoj ĝojas, kantas, ke postvivis la vintron. Ĉu vi vidas, kiaj arboj estas hodiaŭ? Jen estas mia sugesto al vi, Maksim, ne drinku jaron, ne drinku du, sed hodiaŭ Dio preskaŭ ordonis drinketi!
Sed Maksim plu rigardas tra la fenestro kaj diras:
- Ne drinkos ni hodiaŭ.
- Ĉu, Maksim, entute nenion ni drinkos?
- Entute, Fjodor.
- Kaj morgaŭ?..
...
Notoj.